La ĉesigo de la striktaj viruskontroloj tute ne signifas, ke la registaro kapitulacis al la viruso. Male, la optimumigo de la preventaj kaj kontrolaj mezuroj konformas al la nuna epidemia situacio.
Unuflanke, la variaĵoj de la nova koronaviruso respondecaj pri la nuna ondo de infektoj estas malpli mortigaj por la plejparto de la loĝantaro; aliflanke, la ekonomio urĝe bezonas rapidan restartiĝon kaj la socio senigas sin de sia prokrastita movebleco.
Tamen, tio ne signifas ignori la gravecon de la situacio. Fari ĉion eblan por redukti la mortoprocentaĵon pro COVID estas la urĝa bezono de la nova etapo de la batalo kontraŭ la nova koronaviruso.
▲ Loĝanto (D) ricevas dozon de enspirebla COVID-19-vakcino ĉe komunuma sanserva centro en la distrikto Tianxin de Ĉangŝa, Hunana provinco en centra Ĉinio, la 22-an de decembro 2022. Foto/Xinhua
Kvankam plej multaj homoj povas resaniĝi post infektiĝo per kelkaj tagoj da ripozo, la viruso ankoraŭ prezentas gravan minacon al la vivo kaj sano de maljunuloj, precipe tiuj kun subestaj sanproblemoj.
Kvankam 75 procentoj el la 240 milionoj da homoj en aĝo de 60 jaroj kaj pli en la lando, kaj 40 procentoj el tiuj en aĝo de 80 jaroj kaj pli, ricevis tri vakcinojn, pli alte ol en iuj evoluintaj ekonomioj, ne oni forgesu, ke ĉirkaŭ 25 milionoj da homoj en aĝo de 60 jaroj kaj pli tute ne estis vakcinitaj, kio metas ilin en pli grandan riskon de severa malsano.
La ŝarĝo, sub kiu hospitaloj trapasas tutlande, pruvas la kreskantan postulon je medicina prizorgo. Estas necese, ke registaroj je diversaj niveloj intervenu en la breĉon. Pli da kontribuoj estas necesaj por pliigi la rimedojn por kriz-medicina prizorgo en mallonga tempo kaj certigi la provizon de kontraŭfebraj kaj kontraŭinflamaj medikamentoj.
Tio signifas establi pli da febroklinikoj, optimumigi kuracprocedurojn, pliigi la nombron de helppersonaro por medicinaj laboristoj, kaj plibonigi la efikecon de servoj. Estas bone vidi, ke iuj urboj jam agas rapide en tiu direkto. Ekzemple, la nombro de febroklinikoj en Pekino rapide pliiĝis de 94 ĝis 1 263 dum la pasintaj semajnoj, malhelpante troŝarĝon de medicinaj rimedoj.
Kvartalaj administradaj departementoj kaj publikasanaj institucioj ankaŭ devus malfermi verdajn kanalojn por certigi, ke ĉiuj vokoj estas rapide responditaj kaj grave malsanaj pacientoj estas transportitaj al hospitaloj por kuracado.
Ke la nombro da krizvokoj, kiujn la publikaj sansekcioj ricevis en multaj urboj, atingis sian pinton fine de la pasinta semajno, sugestas, ke la plej malfacila tempo jam pasis, kvankam nur por ĉi tiu ondo de la viruso, kaj pliaj ondoj estas atendataj. Tamen, dum la situacio pliboniĝas, oni atendas, ke la bazaj departementoj kaj publikaj saninstitucioj prenos la iniciaton por enketi kaj zorgi pri la medicinaj bezonoj de la homoj, inkluzive de ofertado de psikologia konsilado.
Kiel atendate, la daŭra emfazo pri prioritatigo de vivoj kaj sano estas selekteme ignorata de tiuj Ĉin-kritikantoj, kiuj ĝuas ekscitojn de malĝojo je la kosto de la ĉina popolo.
DE:ĈINIOĈIUTAGE
Afiŝtempo: 29-a de decembro 2022